Esperantujo ne nur ekzistas realvive. Estas multaj lokoj tra la reto fare de kaj por Esperantistoj. Mi esperas ke vi jam konas mian retejon. Krom tio, estas aliaj retejoj pri diversaj temoj en Esperanto. Tamen, trovi retejojn en Esperanto ŝajnas kiel malfacila tasko, ĉu ne? Oni ne povas simple iri al Guglo kaj entajpi "Esperantaj Retejoj". Bonŝancon al vi se vi faros tion. Kelkaj el vi probable konas Esperantajn organizojn, kiuj havas sian propran retejon. Sed, estas individuoj kies retejo valoras la penon por viziti. Ekzemple, ĉu vi scias ke estas Esperanta retejo pri memeoj? Mi eltrovis tion antaŭ kelkaj tagoj danke al retejo nomata Ligiloj el Esperantujo. Kompreneble, la retejo estas senpaga do oni povas uzi la retejon tiel multe kiel plaĉe. Aldone, la retejo havas kradvortojn por filtri laŭ temo. Pli ol 600 ligiloj troveblas en la retejo. Tamen, tio ne estas ĉio. Se vi malkovras retejon, kiu ne estas havebla ĉe la retejo, oni povas aldoni ĝin. Simple kreu konton sur la retejo kaj sciigu unu el la administrantoj por ricevi redaktpermeson. Jen la ligilo: https://jacoblinks.com/ligiloj-el-esperantujo Jakobo Lamilito |
Esperantujo el la vidpunkto de Novjorkano.
Jen interesa fakto: estas multege da Esperantaj filmetoj tra la reto. Kompreneble, la plejmulto de la filmetoj troviĝas en Jutubo. Ĉu oni simple iru al Jutubo por trovi Esperantajn filmetojn? Jes kaj ne. Kompreneble, se oni serĉas Esperantajn filmetojn, oni verŝajne trovos ilin, sed, krome, oni trovos filmetojn, kiuj havas neniun rilaton al Esperanto. Nun venas la sekva demando: kion entajpi por trovi Esperantajn filmetojn? Oni ne simple entajpu "Esperanto". Feliĉe, ekzistas solvo por trovi...