profile

JL Esperanto

Esperantujo el la vidpunkto de Novjorkano.

Featured Post

Jen grandega kolekto de Esperantaj Retejoj

Esperantujo ne nur ekzistas realvive. Estas multaj lokoj tra la reto fare de kaj por Esperantistoj. Mi esperas ke vi jam konas mian retejon. Krom tio, estas aliaj retejoj pri diversaj temoj en Esperanto. Tamen, trovi retejojn en Esperanto ŝajnas kiel malfacila tasko, ĉu ne? Oni ne povas simple iri al Guglo kaj entajpi "Esperantaj Retejoj". Bonŝancon al vi se vi faros tion. Kelkaj el vi probable konas Esperantajn organizojn, kiuj havas sian propran retejon. Sed, estas individuoj kies retejo...

La alian tagon, mi malkovris apartan retejon pri Esperanto-muziko. Ĉi tiu retejo interesas min ĉar ĝia enhavo montras ĉiujn Esperanto-kantojn iam publikigitajn. Sume, estas informo pri 697 eldonaĵoj. Ne ĉiuj kantoj havas jaron de publikigo do estas aparta listo por tiuj kantoj. Krom tio, la retejo estas tre utila se vi volas esplori la kantojn de Esperanto. Mi ŝatas la fakton ke estas sekcio pri la fontoj de la retejo. Ŝajnas ke la posedanto de la retejo prilaboris ĝin multe. Parolante pri la...

Jen interesa fakto: estas multege da Esperantaj filmetoj tra la reto. Kompreneble, la plejmulto de la filmetoj troviĝas en Jutubo. Ĉu oni simple iru al Jutubo por trovi Esperantajn filmetojn? Jes kaj ne. Kompreneble, se oni serĉas Esperantajn filmetojn, oni verŝajne trovos ilin, sed, krome, oni trovos filmetojn, kiuj havas neniun rilaton al Esperanto. Nun venas la sekva demando: kion entajpi por trovi Esperantajn filmetojn? Oni ne simple entajpu "Esperanto". Feliĉe, ekzistas solvo por trovi...